La internacia lingvo estas la lingvo de paco. Ĝi ebligas kontaktojn demokratajn, ĉar la dialogantoj estas egalrajtaj pro tio ke Esperanto ne havas politikajn aŭ historiajn ligojn kun iu ŝtato. Lingvo de iu nacio ne povas esti lingvo internacia. Tiukaze la denaskaj parolantoj de tiu lingvo havus avantaĝon vidalvide al personoj el aliaj nacioj. Eŭropa Unio komprenis tion kaj privilegias neniun lingvon rilate al aliaj, sed el tio rezultas tre signifaj elspezoj kaj nekontentiga komunikado pro la tradukado.
pour ceux qui ne savent pas lire, ça s'écoute ici
En Afganio, Esperanto estas instruata en rifuĝejoj kiel "Lingvo de la paco". Ĝi permesas agi sen malamikaj sentoj akiritaj pro historiaj kialoj. En la tendaroj de junuloj el Japanio kaj Koreo, Esperanto kreas novajn kontaktojn surbaze de egaleco. La Internacia Lingvo, instruata kune kun komputilaj konoj al reprezentantoj de indiĝenaj popoloj, ebligas al ili spertointerŝanĝon pri protektado kaj validigo de siaj rajtoj.
ça s'écoute là
UNESKO bone komprenis ke Esperanto havas la samajn celojn kiel ĝi: libera cirkulado de informoj ĝenerale kaj progreso en la edukado, en la sciencoj kaj kulture. Pro tio, la monda organizo voĉdonis du rezoluciojn, en 1954 kaj en 1985, atentigante pri la pozitivaj klopodoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
ça s'écoute là
UEA festos sian centjariĝon en 2008. Pro tiu okazo kaj pro la jam menciitaj kialoj, ĝi estos proponita kandidato por la Nobel Pacpremio. Tion rajtas iniciati nur parlamentanoj de agnoskitaj ŝtatoj. Tiel faris S-inoj Gisèle Ory, kaj Francine John-Calame, ano de la svisa nacia konsilio.
ça s'écoute là